
Cezar
Senfineco
Mi amas vin, ho senfinec',
volonte vi enombras.
Vi tre proksimas min kun dec',
neniam ion nombras.
Mi amas vin, ho senfinec',
vi tiel bele ridas.
Pro via kor' de eternec'
vi ĉiujn aĵojn fidas.
Etere sonas bela kant',
de vi, ho, belulino,
vi venas el libera land'
kaj mi el via sino.
Vi foje volas pro volupt',
ke mil da steloj lumu.
Mi vere volus, ke ĉe nupt'
vi kise min brakumu.
Mi scias, estas nura rev',
ne estos nuptofesto.
La senfinec' ne estas dev',
sed tamen granda gesto.