Cezar
Kuraĝo
(libere laŭ citaĵo de la franca aktoro Fernandel)
Kuraĝo estas pluvombrel'.
Kutime do ĝi mankas,
se ĝi necesas dum kverel'
aŭ vir' pro tim' enŝrankas.
Rimarkoj: "La kuraĝo estas kiel pluvombrelo. Se ĝi plej necesas, ĝi mankas al oni." Fernandel, 08.05.1903 - 26.02.1971, Fernand Joseph Désiré Contandin, franca aktoro kaj kantisto
