Agrablas vivo sen dioj, sed ne sen kulturo! (Cezar)

Cezar

Naĝi en lago

(memoro pri Feldberg ĉe Berlino)


Ha, la akvo nin allogas.

Kuras ne laŭ plano.

Donjo iras al la lago,

vokas: "Ni nin banu!


Ni demetas niajn vestojn,

restas nur la nudo.

Hop, la akvo ŝprucas, plaŭdas,

kia bela ludo.


Ni kuŝiĝas sur herbejo

en la sunohelo.

Ie en la lagomezo

lumas blanka velo.


El la akvo kaptas aglo

karpon kun furoro.

En la alta nest' sur arbo

pepas idoĥoro.


Pro la ardaj sunaj kisoj

ni laŭkankre ruĝas.

Ni aspektas rughaŭtule,

en arbaron fuĝas.