Agrablas vivo sen dioj, sed ne sen kulturo! (Cezar)




Cezar

Vipino


Vipino blonda, ne tre pruda,
laŭiris straton tute nuda.
La viroj miris stulte gape,
sed ŝia vipo krakis frape.

La belulino kun la vipo
ne zorgis sin pri onta gripo,
la fiajn ulojn vipis krude,
volupte, tamen preskaŭ lude.

Ne ĉiuj trovis tion aĉa,
doloroj estas foje plaĉa.
Se belulin' la vipon svingas,
la sklavojn tio eĉ distingas.