Agrablas vivo sen dioj, sed ne sen kulturo! (Cezar)


Cezar

Vinetu' kaj Frakasman'

(Morala kanto en gurda maniero)


Vinetu', la indiĝeno,

ŝanceliĝas jam kun peno;

eĉ ne helpas Manituo

post la fajroakva ĝuo.


Post sobriĝ' la ruĝa viro

iĝas ree kavaliro.

Vi pri tio do ne ridu

kaj mokemon vian bridu!


Frakasman', la blanka frato,

bruas per la fritopato.

Kun botelo da viskio

li kantegas: Dijo Mijo!


Post sobriĝ' la blanka siro

iĝas ree kavaliro.

Vi pri tio do ne ridu

kaj mokemon vian bridu!


Ambaŭ estas forta paro,

nur ne nun dum tiu faro

pro soifo alkohola

en la ret' de l' blonda Lola.


Post sobriĝo ĉiu viro

iĝas ree kavaliro.

Vi pri tio do ne ridu

kaj mokemon vian bridu!



Rimarkoj: Ili estas romanfiguroj de Karl May, konataj pro la filmoj. Unu el la multaj romanoj de li estas tradukita en Esperanton. (Cez)


Karl May en Esperanto