
Cezar
Via naskiĝtago
Vidu kiel nuboj flugas,
la ĉielon gaje plugas.
Jen ridado de l' 'vizaĝoj,
kiuj blankas kiel paĝoj.
Vidu kiel nuboj fuĝas,
dum la suno jam ekruĝas.
Montoj, regnoj, malaperos,
Ĉu eĉ io resurteros?
Vidu kiel nuboj iras,
novaj mondoj ilin tiras.
Tiel estas nia vivo -
foje flugo, foje drivo.
Vidu do, mi nubojn nombras,
la naskiĝtagnubo ombras.
Kore mi al vi gratulas
kaj nur kison repostulas.
la naskiĝtagnubo ombras.
Kore mi al vi gratulas
kaj nur kison repostulas.