• HEJMO
  • NOVA
  • CEZAR-POEMOJ
  • CEZAR-PROZPOEMOJ
  • Ĉu E-o estas persono?
  • Ĉu estas la okulo de tajfuno?
  • Ĉu vi ankoraŭ memoras pri tio?
  • Dadaflamengo
  • Donkiĥoto en labirinto
  • Dankon, neniofarulo!
  • Diru al mi mi, kiun vi subtenas, jen mi...
  • Elirvojo
  • En sonĝo nur?
  • Fino de l' historio
  • Fluganta homo
  • Hotelbluso
  • Jes ja, sed...
  • Kafejo "Centra"
  • Kaj neniam plu revenu
  • Kaj tamen
  • Kapricaj koloroj
  • Kial la najtingal' kantas por mi, sed ne por vi?
  • KIam la marsanoj venis
  • Konduti blue
  • La amiko
  • La diablo
  • La fantomo
  • Lasu danci...
  • Laŭte kaj mallaŭte
  • La vera sennaciulo
  • La verda stelo kiel ruĝa tuko
  • LE DRAME DE M.M.
  • Legu ankaŭ poemojn
  • Malarmiga propono
  • Mi celebras
  • Mi volas esti via papilio
  • Mondofino
  • Negocistoj
  • Neplenumebla deziro
  • Ne plu sentata kiel ...
  • Pafbudo por hejme
  • Patrolanda biero
  • Pentekosto je lundo matene
  • Pli da maro
  • Ploroj de l' klaŭno
  • Poŝtkarta amo
  • Pri literaturkritiko
  • Prognozo por hodiaŭ
  • Pupoludisto
  • Rapide kiel eksprestr.
  • Se miaj vortoj kriĉas kiel drailoj
  • Silento
  • Somera idilio
  • Soveta karikaturo
  • Spegulo, spegulo...
  • Spuroj en la sablo
  • Survoje al Skarabio
  • Tetempo en Buckingham-palaco
  • Tie supre, jen lumas la steloj
  • Tio as mistera
  • Tombejaj anĝeloj
  • Tri simioj
  • Vivraporto pri maŝinhomo
Agrablas vivo sen dioj, sed ne sen kulturo! (Cezar)

tombejo, tombejaj anĝeloj, amo, fratoj, espero

Cezar

Tombejaj anĝeloj    


Ŝtona anĝeloparo
sur la urba tombejo en Altenburg.
Unu vango de la dekstra anĝelo,
preskaŭ la tuta mentono kaj nazduono
estas misformitaj ĝis nerekonebleco.
Ĉar duono de lia buŝo ankoraŭ
ridetas kaj la bele formitaj okuloj
estas nedetruitaj, li rigardas tiel,
kvazaŭ li volus diri al ni:
Ili disŝiris la vangon al mi,
sed la bonecon en mi, la anĝelon en mi,
tiun ili ne povis disŝiri!
Tiu vetere detruata anĝelo, kiu aspektas,
kvazaŭ trafis lin grenado,
ĉirkaŭbrakas kun siaj fortaj brakoj
gardante la alian anĝelon.
Li premas sian disŝiritan vangon je ties kolo
kaj afable rigardas min ĉe tio
kun preskaŭ nekomprenebla optimismo,
kvazaŭ li volus diri: Rigardu do al mi,
vi mortotima homo, ankoraŭ en mia disfalo
mi defendas lin,tiun anĝelon, kiu estas mia frato!
La alia, la ĉirkaŭbrakata anĝelo,
tenas sian plumpiĝintan dekstran manon antaŭ la ventro kaj rigardas kun optimismaj okuloj en la sunon.    

Decembro, en 1987


Mia retadreso: kaiser-altenburg@t-online.de