Agrablas vivo sen dioj, sed ne sen kulturo! (Cezar)


Cezar

Verda feino


Mi estis ŝin trovinta
pro ŝia delikat'.
Ŝi gustas, nu, absinta,

feina surogat'.


Sed ĉu vi pli civilas,

ho, nova amatin'?

Vi, bela, tuj ekbrilas,

se mi brakumas vin.


Mi estas ŝin trovinta

pro ŝia dolĉa svat'.

Pro l' voĉo hele tinta

sklaviĝis mi kun ŝat'.


Mi volas ne mensogi

pri mia verda fe'.

Ŝi sciis min forlogi

en Ruĝa Muelej'.




P.S.: En kelkaj landoj la trinkaĵo estas ankoraŭ nun malpermesita.  http://eo.wikipedia.org/wiki/Absinto