
Cezar
Vokalofantoj
Komence estis a-lefanto
en iu Esperantokanto.
La a-lefanton ofta sorto
de l' vivo prenis al la morto.
La e-lefanto venis brue,
ĝis nun al Esperant' kongrue.
La elefant' elpaŝas lante,
li trotas tute Esperante.
La i-lefant' laboron ŝatas
kaj tiel al la homoj fratas.
La rostro dika estas ilo,
kaj en batal' kaj en civilo.
La o-lefanto venu poste.
Pli forta ol eĉ urso oste.
Ĉu li sen rostro senutilus,
ĉar ĝi sen tiu nur senilus?
La u-lefanto venu laste,
li ĝuste iel kuras haste.
Ĉu ĝi el tend' bieron ŝtelis
kaj tial poste fuĝi celis?
PS:
La vorton "lante" mi uzas por tiel honorigi la verkiston Lanti. (Cezar)