Cezar
Modernu la arto
Modernu la arto
por nia bonfarto.
Ne sakru, vin bridu,
modernon ekfidu!
Modernaj vin gloras,
la arton adoras,
ĉielen vin levas,
ĝis iam vi revas!
Artistoj scivolas,
pajace eĉ rolas.
Artistoj protestas,
kun mok' manifestas.
Modernu la arto,
ĝi helpu ĉe l' starto.
Gi ridu laŭveste
kaj brilu dumfeste.
Ĝi montru nin celojn.
Ni hisu la velojn.
Ĝi belu kaj dancu,
provoke avancu.
Se arto modernas,
ĝi homojn koncernas.
Ĝi ofte instigas,
la vivon beligas.
Se arto modernas,
ĝi baldaŭ eternas,
Modernu la arto,
por nova bonfarto.
